Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo
 
Agoj pri dokumento

Kopenhagaj vidindaĵoj - Bonvenon

de estroLaste modifita: 2008-05-24 14:12

Jen verkaĵo de Eugeniusz Rybarczyk pri 65 kopenhagaj vidindaĵoj. Post mallonga tempo ni enmetos la fotaron de Sven Sandø, kiu jam fotis la vidindaĵaron. Plezuran legadon!

 

 

1. Amaliehaven (Ĝardeno de Amalie). Fondinto estas la dana firmao A.P. Møller. Arkitekto estis la belgo Jean Delogne. La ĝardeno estas farita en baroka stilo, ĝi estis donaco al reĝino Margrethe fare de la firmao. Kvar latunaj kvadrataj kolonoj kaj du ornamitaj latunplatoj kiel akvofaloj estas faritaj de la itala arkitekto Arnoldo Pomodoro, 1983.

 

2. Amalienborg (Kastelo de Amalie). La dana reĝo Frederiko la V-a (1746-1766) ordonis, ke oni konstruu "Frederiksstad" - 'urbo de Frederiko', omaĝe al la 300-a datreveno (1448-1748) de la familio sur la dana trono. Ĝi konsistas el kvar rokoko-stilaj palacoj, preĝejo, luksaj domoj kaj rajda statuo de la reĝo en la centro de la placo. Arkitekto Nikolai Eigtved faris la desegnojn, kaj ĉiuj konstruaĵoj estis faritaj laŭ lia direktado.

a. La okcidenta palaco apartenis al grafo Gottlob Moltke, marŝalo de la Reĝa Kortego.

b. La norda palaco apartenis al grafo Kristian Levetzau, generalo kaj la ĉefo de la Reĝa Konsilantaro.

c. La orienta palaco apartenis al barono Joachim Brockdorff, membro de la Scienca Akademio.

d. La suda palaco apartenis al Barono Severin Løvenskjold, kiu pro malbona ekonomio vendis ĝin al Sophie Schack, vidvino post grafo Hans Schack, membro de la Reĝa Konsilantaro.

Hodiaŭ Amalienborg estas ĉefloĝejo de la reĝa familio.

 

3. Amagertorv (Placo de la insulo Amager) La Fontano de Cikonioj estas starigita ĉi tie en la jaro 1894 de arkitekto Vilhelm Bissen, fondinto de la Asocio por Plibeligo de la Ĉefurbo. La domo n-ro 6 estas de la jaro 1616. Iam ĝi estis en la posedo de la urbestro Matias Hansen, ĝi estas konstruita en renesanca stilo.

 

4. Aleksander Nevski kirke (Preĝejo de Aleksander Nevski). Rusa-ortodoksa preĝejo. Konstruita dum la jaroj 1881-1883 de la arkitekto Davi Ivanovi Grimm. Caro Aleksandro la Ill-a ordonis, ke oni konstruu tiun preĝejon honore al lia edzino carino Maria Fiedorovna, filino de la dana reĝo Kristiano la IX-a. Ĝi estas konstruita laŭ la malnova rusa stilo, kiu regis dum la XVII-a jarcento en Moskvo. Sur la fasado oni vidas Aleksander Nevski (1218-1263), la rusan heroon, kiu venkis la svedojn apud la rivero Neva (1240), kaj germanajn kruckavalirojn ĉe Balta Maro (1247).

 

5. Assistens kirkegard (Asista Tombejo). Fondita 1757-1760. Antaŭe tabakplantejo. Tomboj de pluraj famaj danoj: Ekzemple la fabelisto Hans Kristian Andersen, la filozofo Søren Kierkegaard, la lingvisto Rasmus Rask kaj la fizikisto Hans Kristian Ørsted. Maŭzoleo de Peter von Scholten, kiu en 1848 liberigis la sklavojn en la Danaj Virgino-Insuloj en la Karaiba Maro.

 

6. Botanisk Have (Botanika Ĝardeno). Iniciatita de Jacob Jacobsen, fondinto de la bierfarejo de Carlsberg. La ĝardenon projektis kaj faris la ĝardena arkitekto A.Flindt dum la jaroj 1871-1874.

 

7. Børsen (Borso). Kristiano la IV-a (1588-1648) konstruigis la borson dum la jaroj 1619-1622.

La arkitektoj estis la fratoj Lorenz kaj Hans Steenwinckel. Komence estis magazenoj en la teretaĝo, kaj en la supra etaĝo butikoj. Dum la periodo 1857-1972 la konstruaĵo funkciis kiel borso. La turpinto, el kvar kuntorditaj vostoj de kvar drakoj, estas desegnita de L.Heideritter.

 

8. Carlsberg Bryggerierne (Bierfarejo Carlsberg). Fondinto:Jacob Jakobsen. La bierfarejo estas konstruita en 1847 laŭ desegnaĵoj faritaj de la fondinto. En la jaro 1881 filo de la fondinto Carl, kun helpo de arkitekto V.Dahlerup, konstruis novan bierfarejon apude. En 1906 ili unuiĝis.

Okcidente estas pordego, kiun subtenas kvar antikvaj marmoraj elefantoj; la modelo estis la obelisko en Piazza de Minerva en Romo. La elefantoj portas bele plektitan turon, kiu estas kopio de preĝeja turo en Rumanio.

 

9. Charlottenborg (Kastelo de Charlotte). Estis konstruata dum la jaroj 1672-1683 en baroka stilo. La arkitektoj estis Evert Jensen kaj Lambert van Haven. La unua posedanto estis Ulrik Gyldenløve (1638-1704), kiu estis guberniestro por la dana reĝo en Norvegio, kaj frato de Kristiano la V-a (1670-1699). La palacon ekposedis la reĝino Charlotte Amalie post la morto de sia edzo Kristiano la V-a. Pro tio oni nomis ĝin Charlottenburg.

En la jaro 1753 Frederiko la V-a (1746-1766) transdonis tiun palacon al la Skulptura kaj Konstrua Akademio.

 

10. Christiania. Dum la jaroj 1833-1836 oni konstruis kazernon. La soldatoj forlasis ĝin en 1973, ĉar la Kopenhaga Komunumo ne havis planojn rilate al tiuj domoj. Grupo da homoj, ĉefe junaj, prenis ĝin en posedon sen permeso de la aŭtoritatoj. Plurajn jarojn poste oni deklaris ĝin "socia eksperimento" .

 

11 Christianskirke (Preĝejo de Christian) Konstruata dum la jaroj 1755-1759 laŭ desegnoj de la tiam jam mortinta (1754) arkitekto Nikolai Eigtved. Rokoka stilo, rektangula formo. Areo de la preĝejo estas simple granda salono kun plata gipsa plafono. Ambono staras sub segment-frontono kaj ripozas sur la joniaj kolonoj el norvega marmoro. La orgeno situas super la altaro, vid-al-vide al la reĝa loĝio.

 

12 Christiansborg slot (Kastelo de Kristiano). Unua kastelo verŝajne ekzistis sur la insulo Holm, Inter Selando kaj Amager, sed oni ne scias pri desegnaĵo de la kastelo. Laŭ la historiografo Saxo,  Episkopo Absalon konstruis en la jaro 1167 novan kastelon sur la insulo Holm kiel defend-kastelon kontraŭ Vendaj marrabistoj kaj por protekti danajn haringojn en la markolo.

 

En la jaro 1368 Lübek-anoj konkeris kaj detruis la Absalonan kastelon. La episkopo de Roskilde Peder Lodehat rekonstruis la kastelon kaj nomis ĝin "Kopenhaga Kastelo". Poste Eriko de Pomerujo alkonstruis la "Bluan Turon", kiun plialtigis Kristiano la IV-a. Tiu turo estis malliberejo por Christine la filino de la reĝo. Ŝi devis resti tie dum 22 jaroj.

 

Frederiko la IV-a (1699-1730) ordonis, ke oni ruinigu la mezepokan kastelon.

Arkitekto J.C.Ernst konstruis novan, kaj finis la laboron en 1727. Sed tiu nova kastelo staris nur dum 4 jaroj. La grundo estis tro ŝlima por la peza konstruaĵo.

 

En la jaro 1731 Kristiano la VI-a (1730-1746) ordonis, ke oni malkonstruu la kastelon de Frederiko la IV-a. Dum la jaroj 1733-1745 estis nova palaco nomata (la unua) Christiansborg, en stiloj viena-baroka kaj franca-rokoka. Tiu palaco ekzistis dum 49 jaroj. En 1794 ĝi forbrulis.

 

Kristiano la Vll-a (1766-1808) rekonstruis la palacon dum la jaroj 1803-1828 en klasikisma stilo. Ĝi estis nomata la dua Christiansborg. La arkitekto estis C. F. Hansen. Samtempe oni konstruis la palacan preĝejon en romia stilo. En la jaro 1884 ĉio forbrulis, escepte de la preĝejo.

La trian kaj nuntempan Christiansborg-palacon oni konstruis dum la jaroj 1907-1928 en novrokoka stilo. Arkitekto:Thorvald Jørgensen. Materialo:granito. La palaco entenas reĝajn reprezentajn salonojn kaj la parlamentejon.

 

12a. Christiansborg Slotskirke (Kastela preĝejo). Estis konstruata dum la jaroj 1803-1808. Arkitekto: F.Hansen. Konsekrita en 1826. La preĝejo evitis la flamojn en la jaro 1884, sed dum karnavala festo en 1995 la kupolo forbrulis. Je la falo ĝi detruis grandan parton de la preĝeja interno. Post kvin-jara ampleksa riparlaboro la preĝejo denove funkcias.

 

13. Christianshavn (Haveno de Kristiano). Ĝi estis konstruata dum la jaroj 1617-1622, la fondinto estis Kristiano la IV-a (1588-1648). Oni ramis palisojn en la molan akvogrundon kaj faris firman teron, sur kiu oni konstruis loĝkvartalon, ĉefe por maristoj.Tiu urbo-kvartalo estis sendependa kaj havis propran urbodomon kaj blazonon. Ĉi tie alkajiĝis ŝipoj kun valoraj varoj el la Malproksima Oriento.

 

15. Dantes Plads (Placo de Dante). Omaĝe al la 600- jara mort-datreveno (1265-1321) de itala poeto Dante Aligheri la Dana-Itala Asocio decidis starigi monumenton kaj nomi la placon honore al li. La 22-an de junio 1922 renkontiĝis Kristiano la X-a (1912-1947) kaj Vittorio Emanuele la Ill-a en Kopenhago. La kolono estas donaco de la urbo Romo. La statuo montras Beatrice Portnari, lian amatinon, ĉefpersonon en la poemo "La Dia Komedio", kaj estas donaco de la urbo Firenze.

 

16. De Døves kirke (Preĝejo de surduloj). Estis konstruita en la jaro 1904. Arkitekto: Evald Jørgensen. En la portaia timpanono  estas reliefo fare de skulptisto A. Hassel; ĝi montras Kriston kaj infanon. La kontakto inter la infano kaj lia patrino okazas ne per vortoj, sed per karesoj.

 

17. Domhuset (Juĝejo). Estis konstruata dum la jaroj 1805-1815. Arkitekto: C.F. Hansen. Klasika stilo. Ĝis 1905 ĝi funkciis kiel urbodomo. Super la pordo oni trovas la surskribon: "Per leĝo oni devas regi la landon". Rekonstruita post la incendio en 1795. En Stutterigade estas arestejo, el kiu estas superstrata trairejo al la juĝejo.

 

18. Dragespringvandet (Drakofontano). Estas konstruita en la jaro 1904 de la arkitektoj Thorvald Bindesbøll kaj Joachim Skovgaard. En la jaro 1923 oni starigis skulptaĵon de drako kaj situigis ĝin tien.

 

19. Frederiksberg Kirke (Preĝejo de la urbo-kvartalo Frederiksberg). Konstruita dum la jaroj 1731-1732 de la nederlanda arkitekto Felix Dusart. La okangula preĝejo estas farita el ruĝaj brikoj. Interne la preĝejo estas riĉe ornamita per bildoj kaj memortabuloj de famaj homoj.

 

20. Frederiksberg Runddel (Ronda placo de Frederiksberg). Origine estis ĉi tie festoplaco por nederlandanoj, kiuj translokiĝis de Amager al Frederiksberg en la jaro 1651. Ili celebris surplace diversajn festojn kaj aliajn okazaĵojn.

 

21. Statue de Frederik V (Statuo de Frederiko la V-a). Konstruita dum la jaroj 1752-1771 de la franca skulptisto Jaques-François-Joseph Sally. La monumenton donacis Orienta Kompanio, en kiu membro kaj estrarano estis grafo A.G. Moltke.

22. Statue de Frederik VII (Statuo de Frederiko la Vll-a). Estis starigita en la jaro 1873. La skulptisto estis Vilhelm Bissen. Frederiko la Vll-a (1848-1863) subskribis la unuan liberan konstitucion en la jaro 1849.

 

23. Frederiksberg Slot (Palaco de Frederiksberg). Ĝi estis konstruita en la jaro 1703. Arkitekto: Ernst Brandenburger. Farita plejparte en itala rokoko-stilo, kiel somera rezidejo por Frederiko la VI‑a (1808-1839). Nuntempe ĝi funkcias kiel oficir-lernejo. En la orienta alo troviĝas preĝejo desegnita de arkitekto von Platen por la uzo de la reĝa familio en la jaro 1710.

 

24. Frihedsmuseet (La Muzeo pri la Dana Rezistado 1940-1945). Estas konstruita dum la jaroj 1956-1957 de la arkitekto Hans Hansen. Ampleksa aro de fotoj , dokumentoj, sabotekipaĵoj,  modeloj de sekreta presejo, de mallibereja ĉelo, de armilfabriko ktp. bone atestas pri la okupacio.

 

25. Frue Plads (La Placo de Nia Sinjorino). Ĉe la placo estas konstruita La Kopenhaga Universitato en la jaro 1479. La fondinto estis Kristiano la I-a (1448-1481). Sur la placo estas bustoj de famaj personoj ligitaj kun la universitato:

Vilhelm Thomsen (1842-1927) - lingvoesploristo. Starigita en la jaro 1929. La skulptisto estis Ludvig Brondstrup.

J.N. Madvig (1804-1886), filologo kaj rektoro. Starigita en la jaro 1888. La Skulptisto estis H. Vilhelm Bissen.

H.N. Clausen (1793-1877), teologo, profesoro pri zoologio kaj botanikisto. Starigita en la jaro 1880. La skulptisto estis H. Vilhelm Bissen.

I.J.F. Schouw (1789-1852), profesoro pri botaniko. Starigita en la jaro 1857. La Skulptisto estis H. Vilhelm Bissen.

Japetus Steenstrup (1813-1897), profesoro pri zoologio, fondinto de la Kopenhaga Zoologia Muzeo. Starigita 1898. La Skulptisto estis H.Vilhelm Bissen

Niels Bohr (1885-1962), profesoro pri fiziko. Nobelpremiita en 1922. Starigita en la jaro 1965. La skulptisto estis Jørgen Gudmundsen-Holmgreen.

 

26. Gamle Carlsberg (Bierfarejo Carlsberg). Fondita de Jacob Jacobsen, kiu mem faris la desegnaĵojn, en la jaro 1847.Tiu parto estas nomata "malnova", ĉar lia filo Carl konstruis novan fabrikon en la jaro 1881, kun helpo de la arkitekto Vilhelm Dahlerup. En la jaro 1905 ili unuiĝis.

 

27. Gammeltorv (La Malnova Placo). Dum la tempo de la episkopo Absalon ĝi funkciis kiel bazaro. Ĉi tie staris la unua urbodomo, kiun detruis Lübek-anoj en 1368. La malnova fontano devenas de la jaroj 1607-1609. La arkitekto estis Peter Hoffmann. La statuo simbolas la diinon "Caritas" (mizerikordo). La skulptisto estis Statius Otto.

 

28 . Gefion-Springvandet (La fontano de Gefion). La plej granda monumento en Kopenhago, de la jaroj 1897-1908. La skulptisto: Anders Bundgaard. Laŭ la nordia mitologio, la sveda reĝo Gylfe promesis al la diino Gefion tiom da sveda tero, kiom ŝi sukcesos plugi dum unu nokto. Ŝi transformis siajn kvar filojn en bovojn kaj forte laborante la tutan nokton ŝi elplugis Selandon el Svedio.

 

29. Højbro Plads (La Placo De La Alta Ponto). Ĝis la jaro 1795 ĉi tiu loko funkciis kiel elŝipejo por pramoj irantaj al Skanio kaj al Amager. Post la granda incendio en 1795 la aŭtoritatoj decidis ke oni konstruu loĝdomojn, kaj en la centra punkto de la placo oni deziris statuon de la urbo-fondinto Episkopo Absalon (1128-1201). La statuon oni starigis en 1902. La skulptisto estis H. Vilhelm Bissen.

 

30. Holmens Kirke (Preĝejo sur la insulo Holm). Frederiko la Il-a ( 1559-1588) establis ankroforĝejon, kiun en la jaro 1619 rekonstruis Kristiano la IV-a (1588-1648), kaj destinis ĝin kiel preĝejo. Al tiu renesanc-stila fasado situanta kontraŭ la kanalo oni alkonstruis dum la jaroj 1641-1643 du transversajn alojn. Arkitekto: Leonhard Blasiusz.

La preĝejo havas krucformon. Ĉe la enirejo estas jena surskribo: Regna Firmat Pietas – la Regnojn Firmigas Pieco. La altara tabulo kaj la predika pupitro estas faritaj en strikte baroka stilo dum la jaroj 1661-1662 de ligno-skulptisto Abel Schrøder.

 

31. Jarmers Plads (La Placo de princo Jaromar). En la jaro 1259 Kristoforo la I-a (1252-1259) katenis ĉefepiskopon Jakob Erlandsen en la fiona kastelo Hagenskov. Roskilde-episkopo Peder Skjalmsen, loĝanta en Kopenhago, ekskomunikis la reĝon kaj la tutan Selandon. La reĝo konkeris Kopenhagon kaj la episkopo fuĝis al la insulo Rügen, tiutempe parto de la Roskilda diocezo. Episkopo Absalon ordonis al sia vasalo, la Venda princo Jaromar, konkeri Kopenhagon. Li detruis la kopenhagan ŝirman remparon kaj konkeris la urbon. La norvega reĝo Håkon venis kun sia ŝiparo kaj helpis al la dana reĝo. Post tiu batalo oni plifortigis la ŝirman remparon kaj starigis defendan turon, kiu restas ĝis nun.

 

32 Kastelkirken (La kastela preĝejo). La preĝejo estas konstruita en la jaro 1710. Arkitekto: W.F. von Platen. La plafonon kaj pentraĵojn faris Henrik Krock.

 

33. Det Kongelige Bibliotek (La Reĝa Biblioteko). Oni konstruis ĝin dum la jaroj 1898-1906, en romantika mezepoka stilo. Arkitekto: Hans J. Holm. En la ĝardeno staras monumento de filozofo Søren Kierkegaard farita en la jaro 1918 de la skulptisto Carl Aarsleff. Alia monumento estas de Peder Schumaacher Griffenfeld, starigita en 1922. Skulptisto: Carl Morten Hansen.

 

La Nigra Diamanto. Tiu estas la alkonstruita parto de la malnova Reĝa Biblioteko. Ĝi troviĝas ĉe la haveno vid-al-vide de Kristianshavn, proksime al la malnova Reĝa Biblioteko. La arkitektoj estas Schmidt, Hammer kaj Lassen. La Nigra Diamanto ekfunkciis en 1999.

 

34 .Kastellet (La Fortreso). Estis fondita en la jaro 1663. Arkitekto: Henrik Riisse. Ĉe la pordo estas videbla la busto de Frederiko la Ill-a (1648-1670). La skulptisto estis François Dieussart. Krom kazerno estas ankaŭ preĝejo konstruita en la jaro 1704 kunligita al la arestejo. La arkitekto de la preĝejo estis Ellas Hauser.

 

35 . Det Kongelige Teater (La Reĝa Teatro). Tiu granda konstruaĵo estis farita laŭ desegnoj de la arkitektoj Vilhelm Dahlerup kaj Ole Petersen, dum la jaroj 1872-1874. Ĝi anstataŭis alian malnovan proksime starantan, konstruitan en la jaro 1748 de la arkitekto Nikolai Eigtved. Sur la antaŭplaco staras monumento de Adam Oehlenschlager, tragedia poeto. (skulptisto: H.V. Bissen), kaj mastro pri komedio Ludvig Holberg, (skulptisto:Theobald Stein). La nuna teatro staras sur la grundo de iama kanonmuldejo.

 

36 . Knippelsbro (Knippel-ponto). La Unua lignoponto estis konstruata dum la jaroj 1618-1620. La nuna ponto estas de 1937. Arkitekto: Kaj Gottlob. Ĝi funkcias kiel levponto, kun 2 klapoj. La larĝo inter la pilonoj estas 35 metrojn , la alto estas 5,4 metroj.

 

37. Kongens Nytorv (La Nova Placo de la Reĝo). Ĝis la mezo de la XVIII-a jarcento ĉi tie estis bazaro, kie oni vendis fruktojn, fiŝojn kaj aliajn varojn. Fine de la XVII-a jarcento Frederiko la Ill-a ekkonstruis modernajn domojn por riĉuloj. Lia filo Kristiano la V-a (1670-1699) starigis al si mem monumenton sur la centro de la placo. Skulptisto: Abraham Cesar L'Amoureux. Kristiano la V-a rajdanta, kaj la ĉevalo tretas la figuron, kiu simbolas envion. La kvar figuroj ĉirkaŭ la piedestalo estas faritaj de la frato de la arkitekto, Claude L'Amoureux:

Aleksandro la Granda, kiu estas simbolo de bravo kaj nobleco

Herkulo, kiu estas simbolo de forto.

La diino Artemis, kiu estas simbolo de honoro kaj respekto.

La diino Minerva, kiu estas simbolo de saĝeco.

 

38. Kultorvet (La Placo de Karbo). La nomo devenas de tiu tempo, kiam oni vendis ĉi tie lignokarbon kaj torfon de la nordselandaj arbaroj. En la jaro 1728 ĉiuj domoj ĉirkaŭ la placo forbruliĝis.

 

39. Københavns Hovedbanegård (La fervoja Ĉefstacidomo). Ĝi estis konstruata dum la jaroj 1904-1911. La arkitekto estis Heinrich Wenck. Ĝi estas ekipita per 12 kajoj.

 

40. Københavns Rådhus (La Kopenhaga Urbodomo). Estis konstruita dum la jaroj 1892-1905. Arkitekto: Martin Nyrop. La stilo estas norditala-renesanca. Laŭdire la urbodomo en Siena servis kiel modelo por la Kopenhaga. La halo estas granda - 1048 kvadratmetrojn. La alto de la turo estas 107 metroj. La sonoriloj aŭdiĝas ĉiun 15-an minuton inter la 8-a kaj 24-a horoj. Sur la fasado de la urbodomo estas ora statuo de la Episkopo Absalon, kiu estis la fondinto de la urbo (1167). Skulptisto: H.V. Bissen.

 

41. Københavns Universitet (La Kopehaga Universitato). La universitato estis establita en la jaro 1479 de Kristiano la I-a (1448-1481). Komence estis uzataj domoj, kiuj antaŭe funkciis kiel episkopaj oficejoj. Ili bone funkciis ĝis la incendio en la jaro 1728, kiam pereis ankaŭ la universitataj domoj. La nova ĉefdomo estis konstruata en 1831-1836. La arkitekto estis Peder Malling. La stilo estas miksaĵo de klasikismo kaj gotiko.

 

42. Langebro (La longa ponto). Kristian la V-a (1670-1699) ordonis konstruadon de ponto por piedirantoj; ĉefe por soldatoj patrolantaj la urbajn remparojn. Post kelkaj jaroj oni plilarĝigis la ponton por preterpasantaj veturiloj . Dum la jaroj 1901-1903 oni anstataŭigis ĝin per pli larĝa ponto turnebla. Dum la jaroj 1929-1930 oni konstruis pli modernan baskul-ponton, kiun danaj sabotistoj en la jaro 1945 eksplodigis. Fakte oni detruis nur la mekanismon por malebligi al la germanoj forkonduki diversajn danajn ŝipojn el la suda parto de la haveno. Finfine en la jaro 1954 arkitekto Kaj Gottlob faris desegnojn por la nuna ponto. Larĝo por preterirantaj ŝipoj estas 35 metroj. Libera alto de la akvo ĝis la fermita ponto estas 7 metroj.

 

43. Langelinie (La longa kajo). Ĝi fakte estas promenejo inter la Fortreso kaj la Sundo. En tiu areo estas kelkaj famaj monumentoj:

a. Monumento de princino Maria (1866-1931), edzino de princo Valdemar.

Skulptisto: Carl Martin Hansen. Starigita en la jaro 1912. La princino estis nepino de la franca reĝo Louis Philippe.

b. Sur la gazono staras la Hvitfeldt-kolono, flankita de kanonoj kaj kugloj trovitaj en la Golfo de Køge (1710), el skeleta ŝipo, kiun la komandant-kapitano preferis eksplodigi kun ĉiuj viroj kaj varoj, por ke ĝi ne falu en la manojn de la svedaj malamikoj. La monumento estis starigita en1886.

c. Den lille havfrue (la marvirineto)

La statuo estas pagita en 1913 de la bierfaristo Carl Jacobsen.

La skulptisto estis Edvard ErIksen, kies edzino estis modelo. Jacobsen mem trovis la lokon por situigi tie la marvirineton.

d. Søfartsmonumentet (La maristo-monumento)

Ĉe la plezurboata haveno staras monumento pri la maristoj, kiuj pereis dum la Unua Mondmillto. La skulptisto estis Svend Rathsack. Nomoj de la pereintaj maristoj kaj ŝipoj estas ĉizitaj sur la monumento.

e. Mindesmærket for Danmark ekspedltionen til Nordøstgrønland. Memorŝtono omaĝe al tiuj, kiuj pereis dum la gronlanda ekspedicio en la jaro 1906-1907. Starigita en 1912. La skulptisto estis Kaj Nielsen. Sur la ŝtono estis ĉizitaj la nomoj de la 3 partoprenantoj de la ekspedicio.

f. Isbjørn med unger (Polusa urso kun idoj) Starigita ĉi tie la blanka urso estas simbolo de Gronlando. La skulptisto estis Holger Wederkinck. Starigita ĉe la maro en la jaro 1937.

 

44. Marmorbroen (La marmora ponto). Konstruata dum la jaroj 1741-1745. Arkitekto Nikolai Eigtved. Du rokokaj pavilonoj, kaj la trotuaro el norvega marmoro estas ankaŭ de Eigtved.

 

45. Marmorkirken, Frederikskirke (La marmora preĝejo). La unuan projekton por la Frederika Preĝejo ellaboris la arkitekto Nikolai Eigtved lige al la urbo de Frederiko, omaĝe al la 300-jara jubileo de la reĝa familio sur la dana trono. Oni komencis ĝin konstrui en la jaro 1749. Post lia morto (1755) daŭrigis la laboron la arkitektoj Thurah kaj Jardin. Pro manko de mono ĝi ĉesis en 1770. Post 114 jaroj la financisto C.F.Tietgen aĉetis la ruinon en 1874. Li finkonstruis la preĝejon en la jaro 1894. Lia arkitekto estis Ferdinand Mehldal, kiu senpage faris desegnojn por la preĝejo. La kupolo de la baroka preĝejo estas kopio de Sankta Petro en Romo.

 

46. Nationalmteeet (La Nacia Muzeo). Ĝi estis establita en la jaro 1892. Sekcioj 1 kaj 2 konsistas el historia tempo ĝis la jaro 1600.

Sekcio 3 ampleksas tempon post la jaroj 1600.

Sekcio 4 enhavas ekpoziciojn de ne-europaj kulturoj kaj kolektoj de antikvaĵoj.

Sekcio 5 enhavas kolekton de medaloj kaj moneroj.

Tiu muzeo ĝuas internacian famon pro sia kolekto de pratempaj artaĵoj, ĉefe skulptaĵoj el Egiptio, Grekio kaj Italio. La kolekto de etruskaj artaĵoj estas la plej granda en norda Europo. En la muzeo estas organizitaj diversaj ekspozicioj. La muzeo estas ĉiutage senpage vizitebla.

 

47. Ny Carlsberg Glyptotek (La Gliptoteko). La fondintoj estas Carl Jacobsen kaj lia edzino Laura. Arkitekto: Vilhelm Dahlerup. Tiu muzeo enhavas antikvajn verkojn kaj pentraĵojn, interalie etruskajn artaĵojn kaj vicon da famaj romiaj portretoj-kapoj. Krom tio francajn pentraĵojn kaj skulptaĵojn de 1900-jaroj, ankaŭ verkojn de impresionistoj kaj de skulptisto Rodin. Krome la Gliptoteko havas belan kolekton da pentraĵoj de Cezanne, Monet, Degas, Renoir kaj aliaj impresionistoj, ekzemple Gauguin, van Gogh kaj Toulouse-Lautrec.

 

48. Nyboder (La marista kvartalo). Establita de Kristiano la IV-a (1588-1648). La unuaj loĝejoj estas el la jaro 1631. Unu el tiuj servas hodiaŭ kiel muzeo. Dum la jaroj 1756-1805 estis konstruataj pli da loĝ-domoj.

 

49. Nyhavn (La nova haveno). Por la konvena kunligo de la maro al la urbo, Frederiko la III-a (1648-1670) ordonis, ke oni elfosu kanalon en la jaro 1671 por la ŝipoj irantaj kun siaj varoj. La urbo-komandanto Niels Rosenkrantz ordonis al siaj soldatoj fari tiun laboron.

50. Nytorv (La nova Placo). Laŭ ordono de Kristiano la IV-a oni establis en la jaro 1606 novan placon inter la Malnova Placo kaj la tria kaj kvara urbodomojn. La trian oni konstruis ĉirkaŭ 1475. Rekonstruo okazis en 1610. Ĝi forbrulis dum la granda urba incendio en la jaro 1728. La kvara urbodomo en baroka stilo forbrulis en 1795.

De 1610 ĝis 1850 ĉi tie estis viando-merkato. Sur la placo staris dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj pilorio (kolono de malhonoro) al kiu oni katenis krimulojn por ilin bati aŭ brulstampi.

 

51. Prins Jørgens Gård (La korto de princo Georgo). Ĉi tie troviĝas pordego kaj enirejo al la Supera Kortumo. En la korto staras statuo de Herkulo (kun klabo), farita de la skulptisto Bertel Thorvaldsen. Tri ceteraj statuoj estis faritaj de Thorvaldsen kaj H.V. Bissen.

a. Minerva - diino de la arto kaj scienco - kun strigo.

b. Nemezo - diino de la venĝo kaj justa repago - kun rado.

c. Eskulapo - (Asklepio) - dio de la medicino - kun kuracista bastono.

 

52. Rosenborg slot (La kastelo de Rosenborg) La somera rezidejo de Kristiano la IV-a. Devenas de la jaroj 1606-1607. Ĉirkaŭita de la Rosenborg-ĝardeno. Rekonstruata dum la jaroj 1613-1634 en nederlanda stilo kun altaj turoj. En la palaca trezorejo troviĝas la reĝaj insignoj kaj juvelaĵoj.

 

53. Rundetårn (La ronda Turo). Konstruita en la jaro 1642 kiel observatorio. En la jaro 1656 ĝi estis kunligita kun la preĝejo Trinitato. Arkitektoj estis: Kristiano la IV-a kaj Hansson Steenwinckel. Sur la turo estas inskribo: "Donu, ho Dio, saĝecon kaj justecon en la kronata koro de Kristiano la IV-a". Laŭdire la rusa caro Petro la Granda rajde atingis la pinton de la turo en la jaro 1716.

 

54 . Sankt Albans kirke (La preĝejo de Sankta Albano). Brita preĝejo. Konstruata dum la jaroj 1885-1887. Angla arkitekto : A.W. Blomfield.

Aleksandra, filino de Kristiano la IX-a (1683-1909) edziĝinta al Edvardo la VII-a, fondis kune kun sia edzo tiun preĝejon por la britoj loĝantaj en Kopenhago. La interno estas bele ornamita per vitraj pentraĵoj kaj memortabulo honore al Aleksandra kaj Edvardo. Sankta Albano estis la unua martiro en Anglio, senkapigita en la jaro 303 aŭ 304 pro sia kristana kredo en la urbo Verulanum (hodiaŭ St. Albans). Sur lia tombo oni starigis faman abatejon.

 

55. Sankt Ansgars kirke (La preĝejo de Sankta Ansgaro)

Ĝi estas la Rom-katolika ĉefpreĝejo en Danio. Estis konstruata dum la jaroj 1841-1842. La arkitekto estis Georgo Hetsch. Sur la fasado estas la enskribo: "Dediĉita al Kristo, la Savanto" . La kvin zinkaj figuroj en la niĉoj de la fasado montras de maldekstre jenajn gravajn Bibliajn personojn: profeto Jesaja, Moseo, Davido, Aaron kaj profeto Elija. Statuo de Sankta Ansgaro skulptita de M.S. Elo, kun ekonomia apogo fare de Carlsberg.

Sankta Ansgaro (801-865) - misiisto, nomata ankaŭ "Apostolo de Nordio", monaĥo de Benediktina ordeno el norda Francio. Venis en 826 al Danio por misii inter la danoj. Li kreis unuan paroĥon en Birka apud Mälaren (Svedio) en la jaro 830. Li fondis preĝejojn en Ribe kaj Hedeby apud Slesvigo.

 

56. Statens Museum for Kunst (La Muzeo pri Arto) Estis konstruata dum la jaroj 1889-1896. Arkitektoj: Vilhelm Dahlerup kaj Georgo E . W.Moller . Enhavas pentraĵojn el diversaj epokoj.

 

57.Strøget (La piedira strato) Ĝi fariĝis piedira strato en 1962. Tie oni trovas multajn luksajn butikojn, restoraciojn, bankojn kaj plurajn grandmagazenojn. Ĝi konsistas el: Frederiksberggade, Nygade, Vimmelskaftet, Amagertorv kaj Østergade. Ĝi estas 800 m longa.

 

58. Synagogen (La Sinagogo). Konstruata dum la jaroj 1830-1833 de arkitekto Georgo Hetsch. Kvadratforma en egipta stilo. Interne tri-nava templo kun seĝoj. Laŭ juda kutimo, supre troviĝas seĝoj por virinoj. Super la pordo jena enskribo: "Benata estu tiu, kiu venas en la nomo de Dio".

 

59. Thorvaldsens Museum (La Thorvaldsen Muzeo).

La muzeo enhavas skulptaĵojn kaj aron da pentraĵoj donacitaj de Thorvaldsen ĉe lia reveno al Danio en 1838. Tiucele oni rekonstruis malnovan remizon kaj adaptis ĝin al muzeo dum la jaroj 1839-1847. La fasado estis farita laŭ egipta arkitekturo. Supre estas videbla bronza figuro pri la triumfa diino en ĉaro tirata de kvar ĉevaloj, nomita kvadrigo. Skulptisto: H.V. Bissen

 

60. Tivoli (La amuzparko Tivoli)

Estis establita en la jaro 1843 de la ĵurnalisto Georg Carstensen. La nomo devenas de itala urbo proksime al Romo, kaj de distro-parko en Parizo.

Ĉi tie funkcias ekde 1874 la pantomima teatro. La ĉina Turo (1900), koncerta salonego (1956), Tivoli-orkestro (1844).

 

61. Trinitatis kirke (La preĝejo Trinitato)

Estis konstruita en la jaro 1637, sed ekfunkciis kiel preĝejo en la jaro 1642. Romanika stilo. Oni supozas ke la arkitekto estas Hans von Steenwinckel. Ĝi estis destinita por studentoj loĝantaj proksime al la preĝejo.

 

62. Universitets bibliotek (La Universitata Biblioteko).

Ĝi estis establita en 1482. Forbrulis dum la kopenhaga incendio en la jaro 1728. Rekonstruita en la jaro 1860. Ĝi enhavas 550.000 volumojn.

 

63. Vor Frelsers kirke (La preĝejo de la Savanto)

Ĝi estis konstruata dum la jaroj 1682-1696 en nederlanda baroka stilo. La arkitekto estis Lambert von Haven. La preĝejo estas preciza kopio de la Roma preĝejo Sankta Ivo della Sapienza . La preĝeja turo havas spiralan spajron, ĝi estas de la jaro 1750. Ĉepinte estas orumita globo (diametro 2m), simbolo de la monda globo, kaj sur ĝi staras 3 m alta figuro de Kristo, la Savanto (kun venkstandardo).

 

64. Vor Frue Kirke (La preĝejo de Nia Sinjorino).

Ĝi estas fondita en 1190 de posteulo de Absalon, lia duonnevo Peder Sunesen, episkopo en Roskilde. Ĝi estis kolegia preĝejo de katedralo en Roskilde. Dum la jaroj 1539-1917 ĝi servis kiel universitata preĝejo. Ekde 1924 ĝi fariĝis katedralo. Je la kopenhaga incendio en 1728 forbrulis la preĝeja turo. En la jaro 1744 oni rekonstruis la turon je la alto de 112 metroj. Ĝi estis la plej alta de la ĉefurbo. Sed en septembro 1807 ĝi estis detruita dum la bombardado de la angloj. La nuntempa preĝejo estas de la jaroj 1811-1828 kaj estas en klasikisma stilo. Arkitekto: C.F. Hansen. Sur la frontono en la timpanono estas la evangelisto Johano predikante en la dezerto.

 

65. Zoologisk Have (La Zoologia Ĝardeno)

Ĝi estis fondita de zoologo Niels Kjærbølling en la jaro 1859. Ĝi enhavas 300 speciojn, interalie ĝirafojn, leonojn kaj elefantojn.

 

 

 

 

 

TESTO:

Jen kildoj kiuj fakte trovigxas aliloke:


 

 


Funkcias per Plone EMS, la libera enhav-mastruma sistemo

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: